Amos Nathan Tversky (hebree עמוס טברסקי; prononcate Amos Natan Tverski, 16a de marto 1937 – 2a de junio 1996) estis israela kogna kaj matematika psikologo kaj grava spertulo en la eltrovo de sistema homa kogna biaso kaj traktado de risko.
Ties frua laboro grandparte temis pri la fundamentoj de mezuro. Li estis kunaŭtoro de tri-voluma traktato, Fundamentoj de Mezuro. Lia frua laboro kun Daniel Kahneman estis pri la psikologio de prognozo kaj juĝo de probablo. Poste ili kunlaboris krei ŝancprognozteorion, kiu celas klarigi malracian homajn ekonomikajn elektojn, kaj kiun oni konsideras unu el la influegaj verkoj de konduta ekonomiko. Ses jarojn post la morto de Tversky, Kahneman ricevis la memorigan Nobel-premion pri ekonomiaj sciencoj pro sia verkado kun Amos Tversky.[1] (Oni ne donas la premion al mortintoj.) Kahneman diris al The New York Times en intervjuo baldaŭ post kiam li ricevis la honoron: "Mi sentas, ke ĝi estas komuna premio. Ni estis ĝemelaj dum pli ol jardeko."[2] Tversky ankaŭ kunlaboris kun multaj eminentaj esploristoj inkluzive Thomas Gilovich, Itamar Simonson, Paul Slovic, kaj Richard Thaler. Enketo en Review of General Psychology, eldonita en 2002, rangis Tversky-n la 93a plej citita psikologo de la 1900-aj jaroj, samrange kun Edwin Borado, John Dewey, kaj Vilhelmo Wundt.[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search